Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Afrika Kompilo
2010-03-25

    Post multaj strebadoj por la enretigo de la elŝutejo, ni ne forgesis la malnovajn sonportilojn kiel la KD-oj, kiujn eblas tuŝi kaj per kiuj oni ankaŭ povas ornami..., ili daŭre vivas kaj disponeblas en nia diskoservo.

 

    Kiel anoncite en decembro, la Afrika Kompilo vere aperis, kaj ne estis sen peno, sed kun granda plezuro, ke ni aldonis ĝin en nia katalogo por la plej bono de la nuna Esperanto-afrika scenejo, kiu ĝis nun estis ankoraŭ ne sufiĉe reprezentita.

 

    Ankaŭ rara, Eterne Rima montras al ni ĝis kia grado Esperanto adaptiĝas al ĉiuj esprimformoj kaj mirigas nin per albumo de pura repo ununura en tiu stilo, sed kiu certe inspiros la tutan movadon!

 

    Nova projekto de Metala Kompilo, kiun ni esperas transformi ankaŭ en plenumita promeso, novaĵoj de JoMo, kiu partoprenis en la Afrika Kompilo kaj tiel subskribos ĝian oficialan aperon okaze de la Internacia Solidareca Forumo, kaj rendevuo en la Festo 2010 por antaŭgustumi la someron, kiu tre baldaŭ alvenos!

 

    Afrika Kompilo

 

    En 1996, Vinilkosmo jam kunlaboris kun afrikaj artistoj ekzilitaj en Germanio (Denizo Rock Tamba) kaj en Francio (Zhou-Mack) por Vinilkosmo-Kompil' Vol.2.

 

    En 2007, Vinilkosmo lanĉis la projekton Afrika Kompilo pere de alvoko al pluraj afrikaj Esperanto-artistoj el Kongo, Togo, kaj Madagaskaro kaj aliaj insuloj; ni ricevis plurajn reagojn, sed malgraŭ la klopodoj, malmultaj povis alporti efektive eldoneblajn kontribuojn.

 

    La projekto Afrika Kompilo havis malfacilaĵojn pro manko de rimedoj, neekspluatebla muzikmaterialo pro kvalito-manko (Rovema el Togo), kaj ankaŭ ĉar la projekto ekstartis dum la diskokrizo.

 

    Sed finfine en 2009 kun la starigo de la muzika projekto de Konga Espero, la kunlaboro inter Mayoma kaj JoMo, kaj titoloj de Dido Fundu de Vigla Muziko, la Afrika Kompilo povis finfine efektiviĝi.

 

    Tiu ĉi kompilo kunigas du albumetojn: Kiu lingvo? (8 titoloj) de Konga Espero kaj Mayoma kun JoMo Afrikumas (7 titoloj ) kaj 3 titoloj de la bando de Dido Fundu, Vigla Muziko. Ili estis miksitaj, mastrigitaj, kaj kompilitaj en la Studio de la Trappe/Vinilkosmo sur sama disko sub la titolo Afrika Kompilo, kaj eldonita de Vinilkosmo.

 

    Tiu ĉi projekto efektiviĝis dank' al internacia solidareca interŝanĝo kaj kunlaboro inter artistoj, teknikistoj, grafistoj, produktistoj, kaj subtenaj amikoj el Kongo (Kinŝaso kaj cirkaŭaj urboj), Germanio, Hispanio kaj Francio (Donneville, Tournefeuille, Tuluzo, kaj Parizo).

 

(el www.vinilkosmo.com)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng