Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
UEA retenis la membronombron en 2009
2010-03-25


La 94-a UK en Pollando

 

    En la jaro 2009 Universala Esperanto-Asocio havis 5713 individuajn membrojn (IM), dum en 2008 ilia nombro estis 5702. La pluso de 11 signifas, ke pasintjare la ofta "kongresa efiko" apenaŭ influis la totalan nombron, kio ne mirigas, ĉar la UK-oj en 2008 kaj 2009 estis praktike same grandaj (resp. 1845 kaj 1860 aliĝintoj). La gastiganto en 2008, Nederlando, pli-malpli konservis la membraron de 2008. En la gastiganta lando de 2009, Pollando, la nombro pli-ol-duobliĝis. La polan kreskon kontraŭpezis tamen malkresko en kelkaj najbaraj landoj, kiujn Bjalistoko ial ne altiris tiom kiom la pli multekosta Roterdamo. La plej granda la falo estis en Rusio.

 

    Ankaŭ en 2009 plej multe da individuaj membroj estis en Francio (611; +28), dum Germanio estis la dua (539; +5), tiel ke 20,1% de la membroj loĝis en tiuj du landoj. Sekvis Japanio (402; ±0), Brazilo (381; +44), Usono (302; -12), Nederlando (248; -6), Pollando (245; +125), Italio (195; -13), Rusio (165; -44), Belgio (155, -4), Britio (146; -7), Svedio (141; -13), Hispanio (138; -9), Finnlando (131; -5), Ĉinio (115; -12), Ĉeĥio (101; +19), Hungario (98; -15), Danio (97; ±0), Svislando (86; +1), Kanado (72; -3), kaj Israelo (65; -1).

 

    La nombro de aligitaj membroj (AM), t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj de UEA, kiuj ne estas IM de UEA, kreskis al 12605 (+113). Plej multe da aligitaj membroj estis en Hungario 1570 (+222), Ĉinio 1051 (±0), Japanio 948 (+271), Germanio 806 (-26), Italio 741 (-36), Pollando 700 (+200), Usono 504 (+163), Belgio 443 (-37), Francio 418 (-135), Britio 350 (-15), Svedio 320 (+25), Kroatio 295 (+2), Korea Resp. 219 (+33), Nederlando 219 (+7), Brazilo 204 (-114), kaj Finnlando 203 (+1).

 

    La tuta membraro de UEA, t.e. aligitaj kaj individuaj membroj kune, nombris 18318 (+124). En la statistiko de ĉiuj membroj en 2009 suverene regis Hungario (1668; +207), sekvata de Japanio (1350; +271), Germanio (1345; -21), Ĉinio (1166; -14), kaj Francio (1029; -107). La nombro de landoj kun membroj de UEA kreskis de 121 al 124.

 

    436 IM (7,6%) estis malpli ol 30-jaraj kaj sekve ili samtempe estis IM de TEJO. Kompare kun la antaŭa jaro temis pri malkresko de 32. El ĉiuj IM junaj estis 7,6%. (Dek jarojn pli frue, en 1999, la proporcio estis 9,7%.) El ĉiuj AM, junaj estis 1905 (-21). La junaj IM kaj AM sume nombris 2341. En 2008 tiu nombro estis 2394, tiel ke la malkresko de la tuta TEJO-membraro estis 53.

 

    La revuo "Esperanto" havis 3765 pagitajn abonojn (-95) kaj la junulara revuo "Kontakto" 735 (-110).

 

    Laŭlanda membrostatistiko de UEA aperas en la aprila numero de "Esperanto".

 

El “Gazetara komuniko de UEA”

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng