Inaŭguriĝis en Pekino Ĉina Internacia Ekspozicio pri Brodkasta Interreto 2010
2010-03-25
La 23-an de marto en la Ĉina Internacia Ekspozicia Centro en Pekino, inaŭguriĝis Ĉina Internacia Ekspozicio pri Brodkasta Interreto 2010. Pli ol mil entreprenoj kaj organizoj el pli ol 30 landoj kaj regionoj ĉeestis al la ekspozicio, kies temo estas "popularigo de diĝita altneteco, apliko de novaj rimedoj de komunikado, antaŭenpuŝo de rapida interreto kaj kreo de nova epoko de brodkasto".