Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Sorto de la poŝtelefono 3G en Ĉinio (III)
2010-03-25

de SUN LING

 

    "Malfacile por mi kaŝiĝi"

 

    “Mia poŝtelefono efektive estas kontrolilo, pro tio malfacilas por mi kaŝiĝi,” plendis s-ro Yang . Li diris, ke ĉiutage lia edzino regule faras kontroladon pri li. Se li ne ĝustatempe respondis al ŝi la mesaĝon aŭ al ŝia alvoko, ŝi bombardis lin per pridemandoj kaj plendoj, kiam li revenis hejmen.

 

    Menciinte videofrekvencan funkcion de la poŝtelefono 3G, s-ro Yang montris neniom da intereso pri la aparato. “Mia edzino ĝojus, kiam ŝi per ĝi povos videofrekvence telefoni al mi kaj rekte vidi, kie mi estas, kaj tiam malfacilus por mi kaŝiĝi for de ŝiaj okuloj.”

 

    Iuj oficejaj laborantoj kaj amas kaj malamas la poŝtelefonon 3G. S-ro Luo laboras en alilanda entrepreno kaj ofte oficvojaĝas. Lia estro donis al li novan poŝtelefonon, por ke li povu regule sendi kaj ricevi mesaĝojn surrete. Tio estas bona afero, sed pro urĝaj laboroj li devas sendi kaj ricevi mesaĝojn en feriaj tagoj. S-ro Luo diris al mi: “Iafoje, pro okupiteco, mi faris mensogon, ke mi ne estis en la loko atingebla de la signalo, kaj ne ricevis mesaĝon. Venonte, la poŝtelefono 3G kun videofrekvenca funkcio malebligos al mi tion fari.”

 

    F-ino Liu iom dubas pri videofrekvenca telefonado de la aparato. Ŝi diris, ke se mi uzus la poŝtelefonon 3G por videofrekvenca telekomunikado, mi ne scius, ĉu mi respondos aŭ ne alvokon de nekanato.

 

    Konsidere al la indiferento de konsumantoj al la poŝtelefono 3G, s-ino Jia de la Komunikada Instituto de la Ĉina Kooperativo de Moviĝanta Komunikado esprimis, ke la reto por 3G enlande estas ankoraŭ en primara periodo kaj ĝiaj multaj funkcioj -- en perfektigo. Kiam la reta konstruado kaj la terminala servado povos kontentigi postulojn de konsumantoj, nature multiĝos uzantoj de la poŝtelefono 3G.

 

    Septembre de 2009 la Ĉina Telekomuniko lanĉis al la merkato siajn unuajn poŝtelefonojn 3G kun la marko Tianyi kaj la kosto por ĉiu aparato estas mil juanoj. Kaj samtempe, la Ĉina Unuigita Telekomuniko investis 10 miliardojn da juanoj, aĉetis 5 milionojn da WCDMA- kaj iphone-poŝtelefonoj po unu kontraŭ 2 mil juanoj el la usona kompanio Pomo. En la situacio, ke la terminalo de poŝtelefonoj kun malalta prezo kaj en bona kvalito iros en la merkaton, ĉu al tio adaptiĝos la necesaj reto-konstruado kaj elspezo-servado kaj ĉu la poŝtelefono 3G havos belan perspektivon en la merkato, tio bezonas tempon por la respondoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng