Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
"Samideano" de Eterne Rima
2010-03-26

    Esperanto-kantisto Igor Wasilewski, alinome Eterne Rima, origine el Pollando kaj nun loĝanta en Tokio, Japanio, esperantistiĝis en la jaro 2000, kaj ĉarmas pro la beleco kaj karaktero de Esperanto.

 

    Jam partopreninte en nia "Elektronika Kompilo" (VKKD53) per la furora "Planedo Esperanto" el lia dua klubdanca projekto titolita "Lunatiko", Eterne Rima revenas al ni kun tiu ĉi nova albumo, kvintesenco de pura krunka hiphopo moderna kaj de arenbio (R&B) en Esperanto.

 

    "Samideano" estas la unua albumo en tiu ĝenro en Esperanto laŭ tre aktuala hiphopa stilo "Dirty South" (fisuda repo) fama el la sudaj ŝtatoj de Usono, kaj kiu rapide disvastiĝas sur la tuta terglobo.

 

    La repaj tekstoj temas pri mono kaj la vivo de la riĉuloj, la rilatoj inter viroj kaj virinoj, kaj kelkaj viglaj kritikoj pri la mokuloj de Esperanto kaj pri la eternaj komencantoj!

 

    Krome en la albumo estas 15 MP3-aj duoninstrumentaj titoloj por karaokeo kaj 6 bonusaj remiksaĵoj.

 

(el http://www.vinilkosmo.com)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng