Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
95-a UK: Francio plu la unua
2010-03-26

    La 26an de marto 661 aliĝintoj el 52 landoj estis registritaj kiel kongresanoj de la 95-a UK en Havano (17-24 julio).

 

    Same kiel en la antaŭaj statistikoj, Francio tenas la unuan lokon, ĉar ankoraŭ mankas la kubanoj aliĝintaj ĉe LKK en Havano sed ne jam registritaj en la Centra Oficejo. Francio ankaŭ estas la sola lando kun pli ol 100 aliĝintoj. La landoj kun almenaŭ 15 aliĝintoj estas Francio (105), Japanio (60), Germanio (59) , Brazilo (52), Italio (33), Nederlando (29), Belgio (24), Pollando (20), Britio (17), Danio, Kanado, Kroatio kaj Litovio (po 15).

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng