La izraela pavilono en Ŝanhaja Monda Ekspozicio estis finkonstruita
2010-03-26
En la 24-a de marto, la pavilono de Izraelo en ĉina Ŝanhaja Monda Ekspozicio finkonstruiĝis. La pavilono, okupanta areon de 2 mil kvadrataj metroj, aspektas kiel malfermiteta konko aŭ du reciproke premantaj manoj.
Laŭ plano, fininte la internan aranĝadon, la izraela pavilono povos partopreni la ĝeneralan provon en la lasta tagdeko de aprilo kaj oficiale malfermiĝos al la publiko en la 1-a de majo.