2010-03-26
Ĉi-somere Tuluzo, Francio, akceptos la faman internacian renkontiĝon "Festo" organizitan ĉiujare de la franca junulara Esperanto-organizo (JEFO) kaj kiel partnero Eurokka por la arta programo.
Festo okazos de la 13-a ĝis la 20-a de aŭgusto 2010 en la areo de la Scienca Universitato Paul Sabatier en Tuluzo, Francio, kaj estos okazo ne maltrafenda por ĉiuj, kiuj volas paroli kaj praktiki Esperanton kaj renkontiĝi kun gejunuloj el diversaj horizontoj en festeca etoso. Al ĝi jam sin anoncis multaj eksterlandaj samideanoj.
La kultura programo, kvankam ankoraŭ ne tute definitiva, promesas viglajn momentojn kun Martin kaj la talpoj, Dolchamar, kaj Tiel Plu, Kajto, la Pafklik kaj JoMo.
Ankaŭ okcitana vespero estas antaŭvidita kaj diversaj aktivaĵoj, kiaj biciklaj ekskursoj laŭ la Suda Kanalo, vizitoj de la rozkolora urbo kaj regiono, kursoj de Esperanto por komencantoj, de okcitana, kataluna ktp...
Bona kaj forta teamo kreiĝis por la organizado per membroj de JEFO, EKC kaj Eurokka por la Festo vigla!
Antaŭ ol ne plu restos lokoj disponeblaj, aliĝu tuj ĉe: http://esperanto-jeunes.org/FESTO-2010?lang=eo.
Tuluzo
 |
|
 |
|
|
Kapitolo de Tuluzo |
|
Katedralo en Tuluzo |
|
La strato Zamenhof |
Tuluzo (okcitanlingve "Tolosa", franclingve "Toulouse") estas la kvara plej granda urbo de Francio, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Haute-Garonne, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Sudo-Pireneoj.
En Tuluzo funkcias Esperanto-Kultur-Centro. En la urbo troviĝas ankaŭ ZEO: la strato Zamenhof.
Estas gastigantoj de Pasporta Servo tie. http://esperanto.toulouse.free.fr/eo.
En 2010, la renkontiĝo de la Junulara Esperantista Franca Organizo Festo okazos en la urbo.
(el http://esperanto-jeunes.org)
Redaktoro: Wang Lihua
|