Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La 35-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun la 35-a AKB-Sesio
2010-03-29

 

 

 

             
   

 

 

 

    En Bydgoszcz, Pollando, okazos la tradiciaj 35-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kune kun la 35-a AKB-Sesio kaj Internaciaj Kursoj: Pedagogia kaj por Esperanto-Vojaĝgvidantoj dum la 17-25-aj de aprilo 2010. La 18-an de aprilo (dimanĉe) je la 11-a horo okazos laŭvica Ĝenerala Kunveno de Internacia Klubo “ESPERANTOTUR” kun elektoj de nova Konsilio de la Klubo, al kiu ni invitas ĉiujn anojn kaj esperantistojn -- turistojn. Dum la 35-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz okazos pluraj kursoj de AIS i.a. de ASci Andrzej Grzebowski pri Esperanto-turismo (la 17-an de aprilo), de EProf. Bojidar Leonov pri turismo en Bulgario (la 17-20-ajn de aprilo), de red. Roman Dobrzynski pri Esperanto-instruado, filmado kaj turismo, de ASci Regina Grzebowska pri laboro de E-vojaĝgvidantoj (la 19-20-ajn de aprilo), de OProf. dr hab Adam Sudo³ pri diplomatio kaj turismo (la 21-an de aprilo), de Janusz Wolak pri Aŭstralio kaj la angla lingvo (la 22-25-ajn de aprilo), de red. Barbara Pietrzak pri Esperanto en radio kaj pri UEA, de OProf. Remigiusz Mielcarek pri 298 landoj de la mondo kaj de AProf. dr hab. Aleksandra Kowalczyk (la 25-an de aprilo), kiu gvidos bakalaŭran/magistran seminarion de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Krome okazos pluraj aliaj kursoj pri instruado de Espereanto, turismo kaj kulturo, por ke gestudentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo povu realigi ekzamenojn de pedagogia kurso kaj kurso de internaciaj vojaĝgvidantoj (la 24-25-ajn de aprilo). Okazos ankaŭ kursoj de la pola lingvo en Universitato de Kazimoro la Granda en Bydgoszcz, gvidataj de d-ino Aneta Mancewicz.

 

    Dimanĉe, la 18-an de aprilo, okazos la Azia Vespero celebre al la 6-a Azia Esperanto-Kogreso okazonta en Ulaan Baatar, kiun gvidos Bold Chinzorig el Mongolio, Liu Jianguo el Ĉinio kaj Majra Baradosova el Kazahio. La partoprenantoj ankaŭ vizitos la urbon Bydgoszcz kaj renkontiĝos kun mag. Konstanty Dombrowicz, prezidento de la urbo Bydgoszcz, okaze de la 664-a datreveno de akiro de la urbaj rajtoj de Bydgoszcz. Aliĝintoj ricevos la detalan programon.

 

    Partopreno en la aranĝoj en Bydgoszcz kun 7 tranoktoj en la hotelo BRDA kaj en la tuta programo dum la 17-25-aj de aprilo 2010 kostas 150 EUR.

 

    Tiuj, kiuj bezonas ricevi invitilojn por la pola vizo, necesas aliĝi ĝis la 31-a de marto 2010.

 

    Aliĝojn kaj pagojn akceptas:

    La Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo,

    str. M. Sklodowskiej-Curie 10,

    PL85-094 BYDGOSZCZ, Pollando

    tel/fakso +48 52/346 11 51

 

    Banka konto:

    (IBAN) PL 80 13201117 2034 0100 2000 0001,

    SWIFT kodo POCZPLP4

    Bonvenon en Bydgoszcz, Pollando.

 

(el info@esperanto.bydgoszcz.eu)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng