Svislanda Pavilono sin montras en la ĝardeno de ŜME
2010-03-29
La 28-an de marto, la Svislanda Pavilono sin montras en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio de 2010 (ŜME) kun la temo “Interreago de urbo kaj kamparo” kaj la areo de ĉ. 4 mil kvadrataj metroj. Vizitantoj povas sperti “vojaĝon” de “urbo” al “kamparo”, veturante pere de kablotramo ĝis la herbejo sur la tegmento de la pavilono.