Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Esperanto inter policistoj
2010-03-29

    De Esperantisto el Ŝtato Espírito Santo ni ricevis ĉi tiun interesan raporton:

 

    "Mi estas Elcimar, junulo 23-jaraĝa el Espírito Santo. Dum la jaro 2009 mi eklaboris en la Milita Polico de mia ŝtato. Kaj ĉi tiun semajnon mi komencis instruadon de Esperanto por malgranda grupo en la kazerno. Vere ne estas multaj lernantoj, sed tio okazas pro niaj multaj taskoj kiel soldat-lernantoj. Tamen, mi tre ĝojas nun, ĉar la 750 lernantoj el preskaŭ ĉiuj urboj de la ŝtato aŭdis pri la lingvo. Ĉirkaŭ 100 ŝatis la ideon, ĉirkaŭ 30 volas partopreni la kurson. Al mi ne gravas la kvanto da lernantoj ... mi feliĉas ĉar estos pli da Esperanto-parolantoj sur la mondo. Mi loĝas en Ibitirama-ES, kie mi lernis Esperanton tute sola per interreto. En 2009 mi partoprenis la Brazilan Kongreson de Esperanto. Mi petis la komandanton, Kapitano Lozer, kaj li permesis la informadon kaj la kurson. Ĉirkaŭ dek homoj interesiĝis, sed pro tro multe da taskoj ne ĉiuj povis partopreni. Du komencis, kaj aliaj du komencos la sekvan mardon. Mi verkis malgrandan libron por uzi dum la instruado. Mia granda feliĉo estas, ke almenaŭ kvar homoj lernos iom pri Esperanto, kaj aliaj ses cent aŭdis pri ĝi."

 

(el BEL informas)

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng