Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpaso de profesoro d-ro Mauro La Torre
2010-03-29

    Karaj ILEI-anoj,

 

    En funebra ceremonio por Mauro La Torre okazinta en lia universitato la 27-an de marto, jam transdonis kondolencon de la estraro de ILEI lia samurba kolego kaj universitatnivela kunlaborinto en multaj projektoj, Renato Corsetti. Pri la signifo de lia laboro kaj la korskua novaĵo pri lia forpaso jam esprimis sin multaj esperantistoj en la e-ins listo kaj aliloke. Mi do detaligos kiel reprezentanto de la nuna estraro de ILEI, por memorigo aŭ klarigo por kiuj ne konis lin, spertojn kiuj por mi montris lian dediĉitan subtenadon de la instruado de Esperanto, kaj ne malpli grave, la kolegon kaj la homon.

 

    Niaj personaj kontaktoj estis malmultaj, sed signifaj. Li transprenis de mi la prezidantecon de ILEI okaze de elektiĝo post serĉado de la ĝusta homo por situacio en kiu malfacilis kelkaj cirkonstancoj. Li montriĝis esti tiu homo. Mi rimarkis dum konsultiĝo lian naturan deziron ne kritiki aliajn, sed kunlabori kun ĉiuj kiom eble por la bono de la Ligo. Li alportis novan perspektivon kaj novajn rekonojn por la lingvo kaj por ĝia instruado.

 

    Mauro forte emis apogi aliajn kunlaborantojn kaj plifaciligi iliajn klopodojn, aparte kiam temis pri la instruado de Esperanto. Tio estis unu motivo de la iniciato de la projekto Interkulturo, kiu daŭre evoluos ĉar ĝi montras unikan edukan potencialon de la lernado de nia lingvo por interkultura kompreniĝo.

 

    Mauro studis kaj esploris pri la lingvo je nivelo kiu pravigis elekton al la Akademio de Esperanto. Tamen li aparte ĝojis pri la apliko, kiam li povis proponi helpon al junaj lernantoj por ke ili pli rapide kaj pli bone konatiĝi kun la lingvo kaj kulturo kiu plej efike ebligas transnacian komunikadon kaj lernadon.

 

    Lia atento al eblecoj diskonigi Esperanton en serioza profesia kunteksto montriĝis en invito al mi fari kontribuon al numero de la itala universitata revuo kiun li kunredaktis, Istruzione a Distanza. Temis pri nia sperto en Usono pri instruado de la lingvo, kaj la plifortigo de la movado kiu rezultis de diversmaniera neĉeesta instruado antaŭ la teknologia epoko. En sia propra universitato, la Tria Universitato de Romo, lia laboro kun kolegoj atingis ke per la aldono de neĉeesta lernado al la klasejaj kursoj, kreskis la studentaro de 6000 al 18000. Mi aldonu ke unuaj iniciatoj universitatnivelaj ĉe mia kolegio profitos de la sperto kiun li volonte dividis kun mi dum interkonsultado.

 

    Li mem partoprenis aktive en la agado de ILEI kaj ĉiam volonte prezentis klerajn referaĵojn teoriajn, instruemajn aŭ edukajn en simpozioj , konferencoj, kaj kongresoj. En Bjalistoko li prelegis, kaj la ĉeestintoj de la prezentado de ILEI kaj ĝia agado al la publiko memoros liajn klerajn kaj kuraĝigajn aldonojn al la rimarkoj de la partoprenantoj.

 

    Laste, el persona perspektivo jen du anekdotoj. Kiam mi vizitis lin en lia oficejo, li havis rendevuon kun studento kiun li konsiladis pri sia doktoriĝa disertacio. Li plene atentis la bezonojn de la studento kaj pacience, subteneme klarigis kaj kuraĝigis por ke lia laboro daŭre progresu. La studento siaflanke montris sian respekton kaj dankemon pro lia malavara helpemo, kaj tion mi rimarkis ankaŭ inter kolegoj kaj helpantoj. Intertempe, li provizis ĉion kion mi povis bezoni por mia laboro: spaco, aliro al la reto, komforto, sento de enhejmiĝo.

 

    Antaŭ du jaroj en Amsterdamo, okaze de la interlingvistika konferenco, Mauro specife invitis min al manĝo kaj mallonga ekskurso kun sia familio, kaj mi aparte ĝuis la konatiĝon, kunestadon kaj ankaŭ kion mi lernis pri la urbo pro liaj scioj. Tiam mi vidis la samajn amemajn kaj subtenajn rilatojn kiujn li havis konsekvence kun la tiam ĉeestanta edzino kaj filino, kaj mi sentis min jam inkluzivita en lia familio. Eble tio simbolas kiu kaj kio estis Mauro por mi kaj por tiel multa aliaj. Ne elĉerpas la liston de liaj kvalitoj lia intelekta kapablo, iniciatemo, sincera dediĉo al nia afero, malavareco kaj inkluzivemo, sinteno trankvila tamen kuraĝiga, interesiĝo pri la bonfarto de aliaj, komprenemo pri cirkonstancoj kiuj povis malfaciligi ies agadon kaj deziro ĉiel helpi por solvi tiajn situaciojn. Ĉio kune montras grandan homon kies kvalitoj restos eterne kun ĉiuj kiuj lin konis kaj kiujn li servis. Kaj certe kun ni kaj kun lia familio, kiu akceptu la kompaton de liaj kolegoj kaj amikoj en tiu korŝira momento, kiam nia konsolo estu la memoro pri ĉio bona kaj progresema kiu restas kun ni kiel heredaĵo de lia vivo kaj de lia karaktero.

 

    Duncan Charters

 

    Vicprezidanto de ILEI

 

(el http://www.ilei.info/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng