2010-03-29
 Barbara Pietrzak
La ĝenerala sekretario de UEA pretas resti ĉe sia posteno en la estraro de la asocio, se la individuaj membroj elektos ŝin kiel komitatanon B. Laŭ ŝi la komitato de UEA estas tre pasiva kaj krome mankas komunikado inter iuj landaj asocioj kaj ties reprezentanto en la komitato. Tial eventuale necesus reanalizi la tutan modelon de la funkciado de UEA. "Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano", miras Barbara Pietrzak.
Libera Folio: Kiuj laŭ vi estas la plej gravaj taskoj de UEA dum la venontaj tri jaroj?
Barbara Pietrzak: La daŭrigo de informaj kaj instruaj klopodoj disvastigi Esperanton. La daŭrigo de klopodoj, ke UEA en la familio de neregistaraj organizoj veku ĉiam pli tujajn, refleksajn asociaciojn kiel Asocio aganta por la egala kaj senkompleksa komunikado inter la homoj, kontribuanta al konservo de kultura - inkluzive lingvan - bunto de la homaro. Kiel asocio aganta por la lingvaj homaj rajtoj.
Interne daŭrigo de la klopodoj por fortigi la identecon de la membroj de UEA (inkluzive de la aligitaj) kun ilia tegmenta organizo, i.a. helpe de ĉiam pli profesinivele aplikataj elektronikaj rimedoj (la Interreto).
Kiel la asocio devus agi por atingi tiujn celojn? Kion vi mem kiel B-komitatano pretus fari por kontribui al la atingo de la celoj?
Klare kaj kompreneble vortumi siajn planojn tiel, ke la membroj kaj la asocioj senprobleme identigu sin kun ili, sekve sentu sin motivitaj agi. Same se temas pri la ekstera agado, kiel ankaŭ la interna.
Kiel komitatano B mi klopodos utiligi la potencialon, kiun reprezentas Individuaj Membroj en la funkciado de la tegmenta UEA, sed ankaŭ instigi ilian kunlaboron kun la LA-oj;
Krome mi strebos intensigi paŝojn por landnivele kaj internacinivele ligi kunlaboron kun organizoj rimarkantaj la homrajtan dimension de la lingvoj.
Kiuj estas la ĉefaj fortoj kaj malfortoj en la nuna funkciado de UEA? Kion vi proponus fari por plibonigi la situacion?
La ĉefa forto estas la homoj, iliaj talentoj kaj ilia ideoriĉo. La malforto - la malfacilo kunlaborigi tiun homan forton vaste dissemitan tra la mondo por iom pli longdaŭraj teamaj taskoj. Kiel parta solvo povus roli porokaze establataj kolektivoj por atingi konkrete difinitajn celojn.
Ĉu la komitato de UEA laŭ vi sufiĉe aktive influas la direkton de la asocio? Se ne, kion vi proponas fari por aktivigi la komitaton?
Bedaŭrinde ne. La LA-oj elektante siajn komitatanojn subtaksas, ke pere de siaj komitatanoj ili rajtas kaj povas influi la laborojn de UEA. Multaj komitatanoj estas pasivaj, kaj aferkernaj diskutoj estas apenaŭaj. Tio ne rezultas nur el pasiveco de homoj, kiuj transprenas la taskon, sed spegulas mankon de komunikado inter iuj LA-oj kaj iliaj reprezentantoj en la Komitato. Ekzemple dum pli ol kvar monatoj neniu el la komitatanoj prezentis la starpunkton de sia propra Asocio pri la propono de la nova strategia plano.
Povas esti, ke - konforme al la aŭdiĝantaj ĉiam pli ofte opinioj - entute necesas reanalizi la funkcimodelon de la Asocio kaj ĝiaj organoj.
Ĉu vi estas kontenta pri la agado de la nuna estraro? Se ne, kion vi proponus ŝanĝi?
Preskaŭ ne ekzistas kolektivo, kies laboron ne eblus plibonigi. La estrara agadmalfacilo konsistas en tio, ke grupo de personoj kun tre malsamaj spertoj devas ekagi kiel teamo. Esperantistoj ĝenerale plej ofte elstariĝas kiel individuaj agantoj - do eĉ havante komunan celon - ili tendencas al individuaj agadmetodoj. Tio evidente ne signifas, ke ekz. oni realigas taskojn komisiitajn de la Komitato kaj sekvantajn el la agadplanoj unuopule. Ĉiu por konkretaj taskoj kunlaboras kun kolektivo de kompetentaj kunlaborantoj.
Individueco en si mem estas avantaĝa, la teama laboro postulas pli da individueco elasta.
Ĉu vi mem pretus kandidati por posteno en la nova estraro?
Jes, mi pretas utiligi akiritajn spertojn kiel Ĝenerala Sekretario por efektivigi la celojn pri kiuj mi ĵus parolis.
(el Libera Folio)
Redaktorino: Chen Ji
|