2010-03-29 Teksto de HUANG WEI, fotoj de ZHAO XI
La 12-an de majo 2008 okazis en Wenchuan de Sichuan-provinco, Ĉinio, tertremo plej forta en la lastaj 60 jaroj. Pli ol unu jaron post okazo de la tertremo pli ol 100 vilaĝoj kaj urbetoj serioze trafitaj de la tertremo fariĝis belaj kamparaj urbetoj.
Post okazo de la tertremo ĉina registaro mobilizis tutlandan forton por helpi rekonstruadon de la plagitaj regionoj.
Laŭ rekonstrua projekto “ĉiu provinco helpu unu gubernion serioze trafitan de la tertremo” pli ol 100 mil konstruantoj el 19 provincoj rapide veturis al 19 gubernioj en Sichuan, Gansu kaj Shaanxi. La konstruantoj konsistas el eminentaj administrantoj, teknikistoj kaj laboristoj, el kiuj iuj partoprenis en konstruado de sportejoj por la Pekinaj Olimpikoj kaj ekspoziciejoj por la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo, kaj aliaj partoprenis en rekonstruado de Tangshan plagita de tertremo en 1976.
Laŭ difino de la ĉina registaro, la monsumo, kiun ĉiu provinco aŭ municipo donas al helpata gubernio devas esti ne malpli ol 1% de la loka financa enspezo en la pasinta jaro. La provincoj Guangdong kaj Shandong respektive donis 8.2 miliardojn kaj 10 miliardojn da juanoj al helpataj gubernioj Wenchuan kaj Beichuan. La sumo liverita de 19 provincoj superis 70 miliardojn da juanoj.
Aŭtune de 2009 estis finkonstruitaj du trionoj de pli ol 2000 mez- kaj elementaj lernejoj kaj pli ol duono de lernantoj revenis al lernejoj nove konstruitaj. Antaŭ alveno de la jaro 2010 99.8% de kamaparanoj de 1.2 milionoj da familioj enloĝis en novajn domojn. Industriaj entreprenoj en la regionoj rekomencis produktadon kaj la aranĝo de industria strukturo estis racie reguligita.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|