2010-03-30
 Geoffrey Sutton, la tria maldekstre je la supra vico
La 24-an de Marto Geoffrey Sutton vizitis Niterojan Esperanto-Klubon, Brazilo. Geoffrey Sutton estas angla filologo de finn-ugra kaj nordia lingvaro, editoro, redaktoro, tradukisto kaj fakulo pri originala Esperanto-literaturo. De oktobro 1981 li laboris dum unu jaro kiel subeditoro kaj konsilisto por la monata periodaĵo El Popola Ĉinio en Pekino kaj subtenis la editoradon de Ĉina Antologio (1919-1949).
(el Ipernity de Neide Rego)
Redaktoro: Liu Zijia
|