2010-03-30
La asocio EsperantoLand okazigos internacian Esperanto-kongreson de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto en la bela kaj histoririĉa urbo Strasburgo - centre en Eŭropo, je la limo inter Francio kaj Germanio, do en tre taŭga loko por Esperanto-renkontiĝo. Kiel kongresejon ni antaŭvidas hotelon en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Loĝado eblos tie aŭ en alia hotelo aŭ gastejo de la urbo.
Pri Esperanto, Esperanto-agado kaj la ekstera mondo
En la kongresa parto ni planas prelegojn kaj diskutojn pri Esperantujo kaj Esperanto-agado, sed ankaŭ prezentojn pri la “ekstera mondo” - do fakajn kaj eble popularsciencajn prelegojn. En la parto pri Esperantujo kaj Esperanto-agado la gvida demando estos "Kiel disvastigi Esperanton, kiel kreskigi Esperantujon?"
Kion ni faru kaj povas realisme fari pri publikaj rilatoj aŭ rilate al instruado? Kiel informi loke aŭ sukcese gvidi grupon? Kiaj strukturoj necesas por antaŭenigi la revon kaj la realecon de Esperanto? Kiujn specifaĵojn prezentas ekzemple Afriko, Nepalo aŭ Suda Ameriko kaj kiujn Eŭropo? Jen kelkaj eblaj demandoj.
Ni krome planas plurajn kulturajn aranĝojn, ekzemple pri libroj kaj koncerton.
Ĝui la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon
Ni antaŭvidas promenojn al la vidindaĵoj de la urbo kaj ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo (ekzemple al la katedralo, “Petite France”, boata vizitado, eŭropaj parlamento kaj konsilio, kavoj, muzeoj; vin-itinero, Colmar, Mulhouse, kastelo Haut-Koenigsbourg)
Internacia partoprenantaro
Ni atendas partoprenon de homoj el pluraj landoj kaj certas, ke regos bela internacia etoso. Ja la kongresurbo troviĝas rekte ĉe la limo de Francio kaj Germanio, proksime de Svislando, ne tro for de Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando...
Kongresejo tuj apud la urbocentro
La kongresejo troviĝas en kvaronhora piedira distanco de la centro de Strasburgo (ekzemple la katedralo). La hotelo ofertas konvenajn salonojn kaj ĉambrojn de diversa grandeco kaj tiel ebligas komfortan kunvenon en unu domo.
(el http://www.liberafolio.org/)
Redaktoro: Niu Xueqin |