Ĉinio pliigos asignon de 50 milionoj da juanoj por ekologia media reguligo de la baseno de la Qinghai-lago
2010-03-30
La 29-an de marto oni informiĝis de la Qinghai-a Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, ke ĉi-jare surbaze de la asigno de 150 milionoj da juanoj por ekologia mediprotekto kaj sinteza reguligo de la baseno de la Qinghai-lago, la centra financo de Ĉinio pliigos investon de 50 milionoj da juanoj por rapidigi reguligon de la lago plej bela en Ĉinio.