2010-03-30
Frumatene de la 29-a de marto okazis du eksplodoj ĉe metroaj stacioj de Moskvo. Almenaŭ 37 homoj mortis kaj 25 vundiĝis dum la eksplodoj. La rusa registaro konstatis, ke teroristoj faris la eksplodojn.
Sinjorino Irina Andrianova, proparolanto de la Ministerio pri Urĝa Situacio de Rusio, malkaŝis, ke la unua eksplodo okazis je 8 minutoj antaŭ la 8-a horo laŭ la moskva tempo. La dua vagono eksplodis, kiam la trajno estis atinginta la stacion de Lubyanka en la centro de Moskvo. La eksplodo mortigis 25 pasaĝerojn, 14 en la dua vagono kaj 11 sur la kajo, kaj vundis pli ol 10 aliajn. La stacio Lubyanka troviĝas sub la stabejo de la Federacia Sekureca Servo de Rusio.
Citante parolon de oficisto el la Ministerio pri Urĝa Situacio de Rusio, la novaĵ-agentejo Itar-Tass raportis, ke nelonge post la unua eksplodo okazis la dua ĉe la metroa stacio de la Kultura Parko de Moskvo, 12 homoj mortis kaj 12 vundiĝis.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|