|
Premio de Aŭskulta Konkurso el Parolu mondo | 2010-03-30
|
La primiogajninto Huang Yinbao | La 27an de marto 2010, parolisto de brazila esperanta radio Parolu Mondo deklaris ke ĉina aŭskultanto Huang Yinbao gajnis la premion en aŭskulta konkurso. Kaj li estas sola premiito. La premiaĵon oni baldaŭ sendos al li. La konkursa programero estas tio, ke la radio elsendis kelkfrazan paroladon de iu fama forpasinta esperantisto kaj postulis, ke la aŭskultantoj divenu la parolanton. Huang Yinbao tuj konis la konatan voĉon de Ivo Lapenna, kaj sendis al la radiostacio respondan mesaĝon.
Huang Yinbao ofte aŭskultis prelegon de Lapenna, tial ties voĉo estas parence konata por li. Pro la premio li ĝojiĝis. Kvankam la premiaĵo estas ordinara kaj malmulte kosta, tamen pli valora estas tio, ke li, kiu antaŭ nur kelkaj jaroj malmulte komprenis esperantan disaŭdigon, nun jam plene komprenas radioelsendon de Parolu Mondo, Ĉina Radio Internacia, kaj la Radio Polonia.
(Wei Shan)
Redaktoro: Chen Ji
| |
|









|
|