2010-03-30 Jen artikolo sub la titolo “Pozicio de la Printempa Festo leviĝas kun nacia forto” aperinta en la Makao-a Tagĵurnalo la 19-an de februaro.
Hodiaŭ estas la sesa tago de la jaro de tigro laŭ la ĉina luna kalendaro. Ĉinoj daŭre vivas en densa festa atmosfero kaj salutvortoj por la nova jaro estas aŭdeblaj ne nur en Ĉinio sed dankaŭ en alilandaj lokoj, kie loĝas ĉinoj. “Gusto de novjaro” de ĉina Printempa Festo disvastiĝas tutmonde kaj la festo iom post iom fariĝas la internacia sekve de plifortigo de la ĉina nacia forto. Tio estas profunda impreso donita de la ĉi-jara Printempa Festo al mi.
 |
James Gordon Brown diras en la ĉina lingvo "Feliĉon kaj riĉecon". | En la lastaj jaroj nemalmultaj landoj, inkl. de iliaj registaroj kaj popoloj multe atentis la Printempan Feston de Ĉinio. Iuj landoj eĉ difinis ĝin publika libertago, iuj aranĝis solenan kunvenon, en kiu politikaj gravuloj salutis ĉinojn. Krome la Vespero de la Printempa Festo de la Ĉina Centra Televidstacio estis transsendita de multaj landoj.
 |
Nicolas Sarkozy okazigas akcepton por festi la Printempan Feston. | Ankaŭ gvidantoj de pluraj okcidentaj landoj donis grandan atenton al la ĉi-jara Printempa Festo. La 12-an de februaro usona prezidento Barack Obama faris televidan parolon per retejo de la Blanka Domo por gratuli ĉinan novjaron, jaron de tigro. Li diris, ke diversaj lokoj de Usono festas la novjaron per malsamaj metodoj. Vespere de la 15-a de februaro brita ĉefministro James Gordon Brown aranĝis en numero 10 de Downing-strato renkontiĝon kun ĉ. 100 ĉinoj loĝantaj en Britio. Li diris en la ĉina lingvo "Feliĉon kaj riĉecon" por gratuli la ĉinan novjaron kaj esprimis al la ĉeestantoj bondezirojn. Kanada ĉefministro Stephen Harper diris en la kantona lingvo "Feliĉon kaj riĉecon" kaj deziris al la ĉina popolo feliĉon kaj sanon en la novjaro. Li diris ankaŭ: “Ĉi-jare estas 40-jara datreveno de la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio. Ni havas ŝancon por intensigi interkomunikiĝon kaj kunlaboron inter la du landoj.” La 16-an de februaro franca prezidento Nicolas Sarkozy aranĝis akcepton en la palaco Elysee por esprimi bondezirojn al ĉinoj loĝantaj en Francio. Nicolas Sarkozy planas viziti Ĉinion en printempo por intervidiĝi kun ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉeesti inaŭguron de la Monda Ekspozicio en Ŝanhajo.
Ankaŭ estroj de pluraj internaciaj organizoj montris grandan entuziasmon al la Printempa Festo. La 12-an de februaro Jose Manuel Barroso, prezidanto de la komisiono de la Eŭropa Unio, esprimis en ĉefstabejo de la komisiono bondezirojn al la ĉina popolo en malproksima loko. Li diris: “Pro komuna bela deziro kaj admiro al granda ĉina civilizacio kaj gravaj atingoj de Ĉinio en la lastaj jaroj ni klopodas por konstrui tre gravan duflankan rilaton.” Li kredas, ke la ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter EU kaj Ĉinio altiĝos al nova nivelo en la jaro de tigro. Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, skribis ĉine “ Feliĉan jaron de la Tigro al la ĉina popolo” krom publikigo de gratula mesaĝo en la angla lingvo.
 |
Bonvenigo de ĉinaj turistoj al Usono | Leviĝo de ĉina nacia forto enkorpiĝas ne nur en gratulo de fremdlandaj gvidantoj en la Printempa Festo, sed ankaŭ en ĉina turistogrupo al Usono en la festo. Kiam la grupo kun mil ĉinoj atingis la Konstruaĵon de Imperia Ŝtato en Nov-Jorko, la loko rifuzis viziton de aliaj vizitantoj por du horoj. Macy’s, plej granda ĉenmagazeno en Usono bonvenigis ĉinajn riĉulojn per prezento de tradicia ĉina danco de leonoj, tio estas unuafoje por la magazeno en la pasintaj 150 jaroj. Kompreneble ĉinaj turistoj ne nur akcelis konsumon de Usono, sed ankaŭ montris novajn aspektojn de ĉinoj kaj ilian amikecon al la usona popolo.
 |
Ĉinoj en Italio okazigas aktivadon de danco de leonoj. | Sendube, la Printempa Festo jam fariĝis grava kultura signo por observi kaj koni Ĉinion, kaj fenestro por plivastigi interkomunikiĝon kaj interŝanĝon kun Ĉinio. Por Ĉinio la Printempa Festo eĉ estas grava festo por levi ĉinan molan potencon. Sed mola potenco bezonas subtenadon de la firma. Sekve de rapida disvastiĝo de ekonomio la sinteza nacia forto de Ĉinio jam troviĝis en la unua vico de la mondaj potencoj, ĝiaj internaciaj pozicio kaj influo multe altiĝis kaj ĝia influeco en kulturo disvastiĝas al la mondo. Precipe spertinte provon de la internacia financa krizo Ĉinio jam enviciĝis en centro de internaciaj politika kaj ekonomia scenejoj, kaj ŝanĝiĝas la monda koncepto pri kono kaj akcepto de ĉina kulturo. Nun Ĉinio malfermas sian pordon al la mondo. Sekve de profundiĝo de eksteraj interŝanĝo kaj kunlaboro multaj ĉinoj vojaĝas alilanden kaj eĉ fiksloĝiĝas tie, kaj la ĉina kulturo kun longa historio fariĝis grava konsistiga parto de tiu de multaj landoj kaj regionoj kaj estas akceptata de pli kaj pli multaj fremdlandanoj.
Varmigo de influo de la Printempa Festo en la mondo estas nedisigebla kun la valora koncepto pri harmonia socio per esprimo de bondeziroj en la festo, kaj estas konforma kun historia tendenco de pligrandigo de influo de la ĉina kulturo kun leviĝo de la nacia forto. Ĉinaj estonteco kaj sorto estas intime ligitaj kun la mondaj. La Printempa Festo ludas specialan rolon en konstruado de harmonia mondo paca kaj prospera.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|