Kim Jong-il intervidiĝis kun ĉina ambasadoro Liu Hongcai
2010-03-31
La 29-an de marto Kim Jong-il (maldekstre), ĝenerala sekretario de la Korea Labora Partio kaj prezidanto de la Nacidefenda Komitato de la Korea Demokratia Respubliko (KDR), aranĝis bankedon por Liu Hongcai, ĉina nova ambasadoro al KDR. La du flankoj amike parolis pri la rilatoj inter la du landoj kaj aliaj aferoj.