Unuaj ekipaĵoj de rekte trinkebla akvo liveritaj al ŜME
2010-04-01
Trinkakva ekipaĵo uzota dum ŜME
La 30-an de marto okazis ceremonio pri liverado de la unuaj ekipaĵoj de rekte trinkebla akvo en la ĝardeno de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME). En la ĝardeno estos instalitaj 102 supre menciitaj ekipaĵoj, kiuj povas liveri trinkakvon samtempe por 1172 homoj dum ŜME.