2010-04-01 Rapida aliro al la Interreto (ADSL) ebligas, sen kroma monelspezo, grandan retaktivadon. En Francio, nemalofte sukcesis retagadoj de "Cyber @cteurs" (retaktoroj, retaktivuloj), kies slogano estas "Votre souris a du pouvoir", t.e. "Via muso partoprenas en regpovo". Temas pri plej diversaj aferoj: ekologio, homrajtoj, defendo de sindikataj rajtoj, ktp. Depende de la kazoj, kelkaj minutoj sufiĉas por subteni iniciatojn. Tiaj kampanjoj certe ekzistas ankaŭ en diversaj landoj kaj lingvoj, eĉ internacie, plejofte nur per la angla, sed ankaŭ per pluraj lingvoj.
Pri, per kaj por Esperanto, retagadoj aŭ kampanjoj okazis pli malpli sporade, sen vera organizado aŭ kunordigado, kun varia sukceso. La lasta kampanjo pri "Ideas for Change in America" (Ideoj por ŝanĝo en Usono) ne estis tute sukcesa, tamen ne malsukcesa: Esperanto staras en la 30-a loko el la 50 finalistoj inter la plej subtenataj ideoj el entute komence proponitaj 2505 ideoj. Tamen ni estus povintaj atingi pli brilan rezultaton. La propono mem estis certe enhave plibonigebla, ankaŭ la titolo.
Pluraj aktivuloj partoprenas en nova listo "Retaj kampanjoj por Esperanto" al kiu eblas aliĝi per sendo de mesaĝo al retaj-kampanjoj-por-esperanto@yahoogroups.com.
(Kontribuo de Henri Masson el Francio)
Redaktoro: Wang Lihua
|