Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Ferenc Jáki
2010-04-01

    La 26-an de marto forpasis en Budapeŝto d-ro Ferenc Jáki, emerita mezlerneja instruisto kaj doktoro pri klasika filologio. Li naskiĝis la 16-an de novembro 1919. Esperanton li lernis en kurso de Julio Baghy en 1961. En 1965 li diplomiĝis kiel Esperanto-instruisto. Kun prof. István Szerdahelyi li iniciatis la leĝigon de la elekteblo de Esperanto kiel studobjekto en hungaraj lernejoj kaj la starigon de Ŝtata Ekzamenkomisiono, kiun li prezidis de 1967 ĝis 2008. De 1966 ĝis 1969 li kunlaboris kiel tradukanto kaj voĉleganto por la Esperanto-elsendoj de Hungara Radio. Dum pluraj mandatperiodoj li estis komitatano kaj estrarano de Hungara Esperanto-Asocio, kies Honora Membro li fariĝis. En 1992 Ferenc Jáki estis elektita Honora Membro de UEA. En 1999 li estis distingita kiel Kavaliro de la Hungara Kulturo. Li aperigis plurajn poemarojn en la hungara lingvo kaj ankaŭ skulptis, pentris kaj fotis.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng