2010-04-01 La Movada Foiro estas aranĝo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas senpage prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĝi donas al ĉiuj kongresanoj la eblon aktive partopreni, ĉu kiel deĵorantoj, ĉu kiel vizitantoj.
La Movada Foiro en Havano okazos en la vespero de sabato, la 17-a de julio, sur la unua etaĝo de la kongresejo en koridoro sufiĉe granda por enteni cent tablojn. Ĝis nun ŝajnas, ke tiu koridoro estos nenecese granda, ĉar multaj asocioj ankoraŭ ne reagis al la invitoj dissenditaj retpoŝte dum februaro kaj marto. Se via asocio deziras partopreni sed ankoraŭ ne mendis tablon, la organizanto atendas vian aliĝon antaŭ la fino de majo. Atentu, ke ne eblos aldoni tablojn lastmomente!
Se via asocio ne ricevis inviton sed tamen deziras aliĝi (aŭ se vi jam aliĝis sed ne ricevis konfirmon), bonvolu tuj kontakti la organizanton Anna Lowenstein ĉe anna.lowenstein@esperanto.org aŭ per letero al Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina, Italujo.
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia |