La 30-an de marto okazis en Pekino lanĉ-ceremonio de la Ĉina-Afrika Plano pri Komuna Esplorado kaj Komunikado (ĈAPKEK), en kiu partoprenis kaj faris paroladojn la ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo kaj H.E. Mr. Joao Manuel Bernardo, aganta prezidanto de la afrika diplomatia misio kaj angola ambasadoro en Ĉinio. Ili kune senvualigis la embleman modelon de la aktivado.