Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Patrino de 19 infanoj
2010-04-02

 
 Alipa Alimahong en premiodona ceremonio

    La 11-an de februaro 2010 la Ĉina Centra Televidstacio okazigis en Pekino ceremonion por premii Personojn Emociintajn Ĉinion 2009. Unu el la premiitoj estas ujgura Alipa Alimahong el Qinghe-gubernio de Xinjiang, kiu vartis 19 infanojn el malsamaj nacioj.

 

    70-jara Alipa Alimahong kaj ŝia edzo Abibao (jam mortis) entute vartis 19 infanojn, el kiuj 9 estas iliaj naskitoj, kaj la aliaj estas orfoj hanaj, hujaj, ujguraj kaj kazaĥa. La familianoj venas el 6 nacioj, inkluzive de tatara bofilo kaj uzbeka bofilino.

 

    En 1963 Alipa adoptis 3 infanojn de mortinta najbaro. En 1977 pli juna fratino de Alipa vidis forlasitan malsanan knabineton Wang Shuzhen antaŭ pordo de iu hospitalo kaj ŝi portis ŝin al hejmo de Alipa. Post 1 jaro ankaŭ 3 hujaj gefratoj de Wang Shuzhen venis al ŝia hejmo. En 1989 duonpatro de Wang Shuzhen mortis kaj Alipa adoptis ankaŭ liajn tri hanajn gefilojn, vartis kaj helpis al ili fondi propran familion.

 

Alipa Alimahong kaj ŝia edzo 
    Por vivteni la infanojn ĉiutage Abibao perlaboris per helpo al aliaj en disigo de terbuloj post sia labordeĵoro kaj Alipa kolektis legomojn forĵetitajn ĉe legombazaro. Kvankam ili bredis du laktajn bovinojn, tamen neniu familiano trinkis lakton. Ili vendis lakton por pagi lernokotizon kaj aĉeti vivbezonaĵojn por la infanoj.

 

    Kvankam la vivo estis malriĉa, tamen la infanoj ĝuis varmecon de la familio. La prizorgo de Alipa al adoptitaj infanoj superas tiun al la propraj. Ŝia plej juna filino ne havis eĉ unu novan veston antaŭ vizito de mezlernejo.

 

    Jam pasis 40 jaroj, la 19 infanoj ĉiuj plenkreskis sub la zorgo de Alipa kaj ŝia edzo. En aŭgusto 2008 Abibao mortis pro malsano. La gefiloj konkure vivtenis Alipa. Vidanta la gefilojn Alipa diris: “Jam pasis la malriĉa vivo, mi esperas, ke miaj gefiloj el malsamaj nacioj vivos en harmonio kaj solidareco.” Granda amo de Alipa emociis multajn homojn. Ŝia najbaro diris: “Estas tre malfacile por Alipa vivteni la 19 infanojn. Ŝia familio estas granda familio kun nacia solidareco.

 

 La familianoj kune fotas sin en la 70-jara datreveno de la naskiĝo de Alipa.
    En festaj tagoj ŝiaj gefiloj revenas al ŝia hejmo por renkontiĝi kun ŝi. Nun ŝia familio havas 180 membrojn. Kiam fil(in)o ŝerce demandis: “Panjo, kiu el ni plej plaĉas al vi?” Ŝi diris kun rido: “Mi amas vin ĉiujn.” 

 

    Sur la honora diplomo al Alipa legiĝas: Ili ne estas naskitaj de ŝi, tamen estas ŝiaj gefiloj. Malgraŭ malriĉeco ŝi penadis por vivteni ilin. En ŝia familio akvo estas pli densa ol sango, bonkoreco superas parencecon. Fontoakvo estas plej klara kaj amo de patrino plej vera!

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng