2010-04-02
Restas 32 tagoj antaŭ inaŭguro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, kiu kreis rekordon en la nombro de partoprenantoj en la historio de la Monda Ekspozicio. Nun preskaŭ finiĝis konstruado de la pavilonoj kaj jam startis eksponado.
En la 30-a de marto Yang Xiong, vicestro de la Ŝanhaja Plenuma Komitato por la Monda Ekspozicio, vicurbestro de Ŝanhajo, esprimis en Ŝanhajo, ke la Ĉina Pavilono, la Ĉeftema Pavilono, la Ekspozicia Centro, la Ekspozicia Kultura Centro kaj la Ekspozicia Akso, tiuj konstantaj konstruaĵoj kompletiĝis kaj plejparto de 42 pavilonoj jam komencis eksponadon.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|