Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La urbo Visaginas subtenos BETon
2010-04-02

    La prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, vizitis la orientlitovian urbon Visaginas lige kun la okazigo de la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-46), kiuj okazos tie 26 jun - 4 jul 2010.

 

    La urbestro de Visaginas, Vytautas Račkauskas, konsentis esti la Alta Protektanto de BET-46, kaj promesis financan helpon al BET. Estis decidite, interalie, ke la urbo proprakoste eldonos informlibreton pri Visaginas en Esperanto por senpage disdoni ĝin al la BETanoj, aranĝos ekskursojn, kaj organizos koncertojn de urbaj artaj kolektivoj por la partoprenantoj. La urbaj retejo, gazetoj, televido kaj radioj regule informados pri la evento.

 

    La prezidanto de LEA vizitis la kulturcentron Banga kie okazos la plej gravaj programeroj (inaŭguro, koncertoj, fermo) se aliĝos multaj personoj kaj renkontiĝis kun d-ro Vytautas Petkunas, direktoro de la urba studcentro pri teknologioj kaj entreprenado, en kiu okazos la laborprogramo de BET-46.

 

    Ĝis la jarfino al BET-46 aliĝis 70 personoj el Litovio, Latvio, Estonio, Ruslando, Slovakio, Ĉeĥio, Germanio, Danio, Finnlando, Svedio, Belgio, Sud-Afriko. Kutime BEToj en Litovio havas 250-300 partoprenantojn, kaj ankaŭ ĉi-jare oni strebos al amasa BET.

 

    Povilas Jegorovas

 

(el La Ondo de EsLa Ondo de Esperanto, 2010, №2.)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng