Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Voĉdonu por ĉapelitaj literoj de Esperanto en poŝtelefonoj!
2010-04-02

    La Esperanto-propono pri ĉapelitaj Esperanto-literoj por Android malrapide ricevas pliajn subtenojn. Estas nun 860 voĉoj, kaj la propono staras je la 9-a loko el 4698, mankas nur 5 por atingi la 8-an. Do, estas malmultaj antaŭ ĝi kaj multege malantaŭ ĝi... Sed plej gravas la entuta nombro ol la loko.

 

    Vere gravas, ke ĉiuj aktivuloj mobiliziĝu kaj aperigu la ĉi postan alvokon en plej diversaj listoj, kiuj ne ankoraŭ aperigis ĝin, kaj sendu ĝin al Esperanto-uzantoj, kiuj ankoraŭ ne voĉdonis.

 

    Materialo:

 

    Karaj Geamikoj!

 

    La 15-an de decembro, 2009, 30 landaj ĉefpaĝoj de Google aperis sub la Esperanta flago. Tutmonde milionoj da homoj informiĝis pri Esperanto. Subite kreskis la nombro da vizitantoj en preskaŭ ĉiuj Esperantaj retejoj.

 

    En la sama tago Esperanto kaj Zamenhof estis la temo de ĉefartikolo de la elektronika eldono de la usona revuo National Geographic.

 

    Nun ni denove havas eblecon al grandsignifa, por-Esperanta agado ĉe Google.

 

    Ni petas Vian urĝan helpon!

 

    Per minimume 1-2.000 pliaj voĉoj Google tre verŝajne enkondukus ankaŭ la Esperantajn, ĉapelitajn literojn en sian poŝtelefonan reton helpe de la "Android"-sistemo.

 

    1. Se vi jam havas validan Google-konton/retpoŝtadreson kun finaĵo ...@gmail.com

 

    Kiel voĉdoni?

 

    -- Klaku sur la ĉi-suban retadreson:

 

    http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730.

 

    -- Poste klaku sur "Sign in" (= ensaluti) en la supra, dekstra angulo.

 

    -- Tajpu Vian ...@gmail -an retpoŝtan adreson kaj pasvorton en la aperintajn fenestrojn.

 

    -- Klaku sur la sube videblan, grizan kampon "Sign in".

 

    -- Aperos nova paĝo, en kiu vi povas voĉdoni. Maldekstre en la 5-a linio, sur blua fono aperos malgranda, blanka, kvinpinta stelo. Dekstre de tiu ĉi stelo aperos la sekva teksto: "Issue 1730: Add Esperanto characters" (= Temo 1730: Aldonu Esperantajn literojn).

 

    -- Simple klaku sur la blankan steleton. Okaze de sukcesa voĉdono ĝi fariĝos flava. Post iom da tempo (ofte post nova alklako...) en la 6-a vico, en la teksto "... people starred this issue" (... = nombro da voĉdonintoj) la cifero kreskas je unu.

 

    Sur tiu ĉi paĝo nun jam estas plurcent komentoj. Ne necesas komenti, sed ja nepras klaki sur la blankan stelon kaj atenti, ke ĝi fariĝis flava.

 

    Samtempe, plej malsupre devas aperi la sekva teksto, apud alia, flava stelo:

 

    -- "Your vote has been recorded" (=Via voĉo estis registrita).

 

    2. Kiuj ankoraŭ ne havas Google-konton, aŭ retpoŝtan finaĵon ...@gmail.com tiuj devas ĝin krei(senpage!)

 

    -- Unue klaku sur "Sign in".

 

    -- Sub la aperantaj fenestretoj aperos la teksto: "Don't have Google Account?" Nun klaku sur "Create an account now". (= Krei novan konton)

 

    -- Aperas nova paĝo kun novaj fenestretoj kaj kun la frazo

 

    "Required information for Google account". (= Necesa informo por akiri Google-konton).

 

    -- Plenigu la aperantajn fenestretojn.

 

    "Your current email address" (= Via nuna retadreso)

 

    "Choose a password" (Tajpu minimume 8-literan pasvorton)

 

    "Re-enter password" (Tajpu la saman pasvorton denove kaj notu ĝin, ĉar vi poste povos krei pere de ĝi novan retadreson, propran korespondan liston, ktp. ktp.)

 

    "Location" (Elektu la nomon de Via lando)

 

    "Get started with Google code" (Tajpu en la aperantan fenestreton tiujn literojn - iom malfacile legeblajn -, kiujn Vi vidas sur la ekrano.

 

    -- Fine klaku sur la vorton "Accept".

 

    -- Post iom da tempo vi ricevos mesaĝon de Google. Klaku sur la retadreson, troviĝantan en la mesaĝo. Per tio vi pruvos, ke vi estas vere ekzistanta persono...

 

    -- De tiam vi rajtas voĉdoni, laŭ la 1-a punkto, helpe de via retadreso kaj elektita pasvorto.

 

    -- Oni nepre konservu la indikojn pri la Google-konto, ĉar oni certe ree bezonos ilin por pliaj kampanjoj ĉe Google.

 

    Petu ankaŭ viajn geamikojn, ke ankaŭ ili voĉdonu! Bonvolu plusendi tiun ĉi mesaĝon! Estus treege malagrable, se Google konvinkiĝus, ke nur kelkcent esperantistoj vivas sur la planedo Tero.

 

    Plej amike

 

Komitato por Retaj Kampanjoj

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng