Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Israelo volas dividi kune kun la mondo teknologion kaj kreivon per la Ŝanhaja Monda Ekspozicio
2010-04-02

   
 Amos Nadai intervjuata   Israela pavilono kun aspekto de konko 

 

    “Israelo estas lando fame konata pro teknologio kaj kreivo. Ni volas dividi kune kun Ĉinio kaj pli multaj landoj la teknologion kaj kreivon per la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME), plej bona platformo por montrado.” Tion diris Amos Nadai, israela ambasadoro en Ĉinio, intervjuate de raportisto de la Novaĵ-Agentejo de Ĉinio.

 

    Amos Nadai diris, ke la israela pavilono kun la temo “Kreivo plibonigu la vivon” havas belan kaj originalan aspekton. Ĝia projekto kunfandis kulturajn elementojn ĉinan kaj judan kaj montris plej progresan teknologion de Israelo. Kvankam la pavilono estas negranda kompare kun aliaj pavilonoj, tamen ĝi plenas je imago kaj saĝo.

 

    Amos Nadai konigis ankaŭ enhavon de “Juda kulturo en Ŝanhajo”, parto de ekspozicio en la pavilono. “Dum la Dua Mondmilito la ĉina popolo kun etenditaj brakoj akceptis judojn por vivigi ilin. La judoj, kiuj ne forkuris de Eŭropo, estis buĉitaj. La israela pavilono montros la aferon neforgeseblan por ke ni ĉiam memoru, ke ĉinoj helpis judojn kiam ili baraktis en plej malfacila situacio en sia historio,” Amos Nadai diris emocie.

 

    Amos Nadai malkaŝis, ke ĝenerale Israelo ne partoprenas en la Monda Ekspozicio. Tamen informiĝinte, ke la ĉi-foja okazos en Ĉinio, ĝi tuj decidis partopreni.

 

    Amos Nadai atendas inaŭguron de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio. Li diris, ke li estas tre feliĉa. Dum sia restado de du kaj duonaj jaroj en Ĉinio li spektis inaŭguron kaj fermon de la Pekinaj Olimpikoj kaj havos ŝancon partopreni la malfermon de ŜME. Kvankam la Olimpikoj estis tre brilaj, tamen ĝi daŭris nur tri semajnojn. La Ŝanhaja Monda Ekspozicio daŭronta ses monatojn liveros bonan ŝancon por koni novajn aferojn de aliaj landoj. Li volos resti en la Ĝardeno de ŜME unu semajnon eĉ pli longan tempon. Krom la Ĉina Pavilono li vizitos ankaŭ pavilonojn de aliaj provincoj de Ĉinio kaj ŝtatajn pavilonojn de landoj el Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko. Li deziras koni ĉiujn lokojn de la mondo per ŜME.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng