Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Invitas al MUZO-10
2010-04-06

    Dum BET-46 (26 jun -- 4 jul 2010) en Visaginas okazos la belarta konkurso MUZO-10!!!

 

    La konkurso okazos en jenaj branĉoj:

 

    1. PROZO originala (noveloj)

 

    2. POEZIO originala

 

    3. DEKLAMADO - recitado de poeziaĵo laŭ propra elekto

 

    4. KANTADO sole aŭ grupe (po unu kanto)

 

    5. FOTOJ - pri ajna temo (ne pli ol po du, papera kaj elektrona variantoj)

 

    Anoncitaj kaj honorigitaj estos gajnintoj de unuaj tri lokoj en apartaj konkursoj.

 

    Konkursaĵoj pri originalaj prozo kaj poezio devas esti anonimaj (la nomo kaj adreso de la aŭtoro devas esti skribitaj sur aparta slipo, metita en pli malgrandan koverton kun surskribo de titolo de la konkursaĵo).

 

    La konkursaĵoj devas esti senditaj ĝis la 1-a de junio 2010 laŭ la adreso:

 

    Jūratė Bartaškienė, Kalvarijų biblioteka,

 

    Kalvarijų g. 29, Vilnius

 

    LT-09313 Litovio

 

    Porinformaj telefono: +3706 006 6865, e-poŝto: bjurateomatic7@gmail.com

 

    Rimarko: interkonsentite kun la organizanto s-rino J. Bartaškienė, konkursaĵoj povas esti akceptitaj ankaŭ la unuan tagon de BET-46.

 

(el http://www.esperanto.lt/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng