2010-04-06 de CHEN FEI
 |
|
 |
|
 |
Najbaroj kune ludantaj en libera tempo |
|
Sunumado de vestoj en serena tago |
|
Diskonigo de la Monda Ekspozicio en strateto |
|
|
|
|
|
 |
|
 |
|
|
Privataj galerio kaj metiejo ĉe malnova strateto |
|
Bufedejo ĉe malgranda strato |
|
|
Inter konstruaĵoj en malnovaj loĝkvartaloj de la urbo Ŝanhajo profundas multaj malgrandaj stratoj, kiujn ŝanhajanoj nomas “Longtang” en sia dialekto.
Ŝanhajanoj plejparte vivas sian vivon en tiuj malgrandaj stratoj, kaj kreis diversformajn kulturaĵojn kun apartaj trajtoj apartenantajn al tiuj malgrandaj stratoj.
Hodiaŭ, modernaj ekipaĵoj estis instalitaj en iuj konstruaĵoj ambaŭflanke de la stratoj, kaj ilia eksteraĵo restas la antaŭa: muroj el bluaj brikoj kaj pordoj kaj linteloj kun skulptaĵoj formas apartan pejzaĝon de la malgrandaj stratoj. En la konstruaĵoj funkcias komercejoj el ekspozicio pri historio kaj kulturo, turisma servo, debitejo, restoracio, amuzejo ktp.
La Monda Ekspozicio de 2010 okazos en Ŝanhajo. Sekve de alproksimiĝo de la malfermo de la ekspozicio, ankaŭ la tieaj malgrandaj stratoj allogas al si atenton de homoj, krom la pavilonoj kaj eksponaj haloj kun apartaj karakterizaĵoj en la ĝardeno de la ekspozicio.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|