Ekde la 5-a de aprilo alilandaj vizitantoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) ne devas zorgi pri malfaciloj en lingvoj dum restado en Ŝanhajo. Ili povos lui gvidilon pri ŜME en pli ol 400 hoteloj, vidindejoj kaj turismaj agentejoj difinitaj de ŜME. La gvidiloj povas fari aŭtomatan lokalizan klarigon en- kaj ekster la Ĝardeno de ŜME per la lingvoj ĉina, angla, japana, korea, franca, germana kaj hispana.