2010-04-06 La societo "Morgaǔ la Printempo" (Demain le Printemps) estas franca-belorusa teatra kompanio, kiu okupiĝas ankaǔ pri artaj-kulturaj manifestacioj.
Ekde sep jaroj "Morgaǔ la Printempo" funkciigas teatro-lernejon (staĝejon) por francparolantoj en Minsk, la ĉefurbo de Belorusio. Ili nun deziras uzi tiun sperton por krei eǔropan teatro-lernejon en Esperanto.
Retejo de la societo: "Morgaǔ la Printempo": http://www.dlptheatre.net/Esperanto
En julio de ĉi tiu jaro okazos la unuan fojon duonmonata staĝo por esperantistoj en rusa lingvo kun tradukado al Esperanto.
Okazos dusemajna intensa trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko...
La staĝo povas interesi ĉiujn amantojn de amatora aǔ profesia teatro. Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsk. Ĉiuj kursoj estos en la rusa kun samtempa interpretado al Esperanto, tiel ke oni povu plene malkovri la teatro-lernadon tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.
Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la belorusa publiko. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.
La julia staĝo-projekto havas propran retejon ĉe: http://www.morgaulaprintempo.org/
- Kontekteblo al la societo: morgau.la.printempo@gmail.com
- Ruslingva koordinanto estas Jefim Zajdman: jefim_z@mail.ru
(el Ret-Info)
Redaktoro: Liu Zijia |