Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vikipedia konkurso vokas novajn kaj malnovajn enciklopediistojn
2010-04-06

   "Monato de Vikipedio" estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj.

 

    La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio.

 

    La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto - simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el proponita listo de 1.000 temoj kaj enskribiĝo en la listo de konkursantoj.

 

    Individuoj povas ankaŭ mem proponi premion por instigi verkadon pri specifa temo. Regularo kaj listo de verkindaj artikoloj kaj proponataj premioj troveblas ĉe http://www.vikipedio.net.

 

El Libera Folio

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng