2010-04-06
Ni invitas vin de la 22-a ĝis la 29-a de aprilo 2011 al la 27-a Printempa Semajno Internacia (PSI). Ĉi-foje, ĝi okazos por la kvara fojo en la klerigejo Maria Rosenberg en Waldfischbach-Burgalben, urbeto inter Pirmasens kaj Kaiserslautern ĉe la okcidenta rando de la Pfälzer Wald (Palatinata Arbaro). La 11-a, la 18-a kaj la 24-a PSI jam okazis ĉi tie, kaj multaj partoprenintoj proponis reveni ĉi tien. Kiel ĉiujare ni planas diversspecan programon kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj.
Programo
Kiel ĉiujare ni organizos diversspecan programon. Antaŭtagmeze okazos prelegoj kaj diskutrondoj pri multaj diversaj temoj kaj ni starigos kursojn pri manlaboro, dancado kaj muzikumado. Posttagmeze okazos ekskursoj al la vidindaĵoj en la cirkaŭaĵo kaj diversaj migradoj. Kaj vespere atendas la kultura programo kaj nia “knajpo”. Memkompreneble ni ankaŭ ofertos Esperantajn kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Kaj por la infanoj ni organizos ĉiutagan Mazi-kurson.
Detalojn pri la programo ni anoncos ĉi-tie en aŭtuno 2010. Programaj ofertoj de la partoprenontoj estas ĉiam bonvenaj. Skribu al: http://www.esperanto.de/psi/kontakto.
(el http://esperanto.de/psi)
Redaktoro: Wang Lihua
|