La 5-an de aprilo estas la ĉina tradicia festo por viziti tombojn de la forpasintoj. Ĉi-jare en tiu tago okazis en Dujiangyan, Sichuan-provinco, okcidenta Ĉinio, Akvo-ellasa Festo, la unua en tiu regiono post la granda tertremo okazinta maje en 2008 en Wenchuan, najbare de la urbo Dujiangyan. La festo jam havas historion de pli ol 2200 jaroj, por memori la iniciatinton de la akvoutiliga konstruaĵo Dujiangyan.