Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis forta tertremo en okcidenta Indonezio
2010-04-07

 

 

     

 

 

 

    Frumatene de la 7-a de aprilo okazis 7.2-grada tertremo apud la speciala administra regiono Aceh en Indonezio, sed nun ankoraŭ ne estas raporto pri perdo de homoj kaj havaĵoj.

 

    Laŭ informo de la indonezia institucio pri meteo, klimato kaj geofiziko, la tertremo okazis je 15 minutoj post la 5-a horo de la 7-a de aprilo laŭ la loka tempo. La epicentro estas je 75 kilometroj sudoriente for de la gubernio Medan en la speciala administra regiono Aceh, kaj la profundo de la hipocentro estas je 34 kilometroj for la terfaco. La institucio publikigis antaŭaverton pri cunamo pro la tertremo.

 

    Post la tertremo, okazis ankoraŭ sinsekve 3 relative grandaj tertremoj apud la speciala administra regiono Aceh.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng