La 6-an de aprilo ĉina vicĉefministro Wang Qishan intervidiĝis en Pekino kun usona eksministro pri financo Henry M. Paulson.
Wang Qishan laŭdas Paulson pro lia longtempa klopodado por akceli ekonomian kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono kaj esperas, ke li daŭre kontribuos por antaŭenpuŝi la dulandajn ĉiuflankajn kunlaborajn rilatojn en la 21-a jarcento.