Okazis en Pekino aktivado por la Monda Tago de Sano
2010-04-08
La 7-a de aprilo estis la Monda Tago de Sano. Tiutage, la Ministerio pri Sano kaj la pekina registaro kune aranĝis aktivadon en la Olimpika Bulvardo de Pekino. La ĉi-jara aktivado por la Monda Tago de Sano celas atentigi la popolanojn pri influo alportita de urbanizado al la sano kaj la publika higieno de la tuta mondo.