La 17-an de aprilo okazos en Bydgoszcz la Afrika Vespero kadre de la 35-a Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz. La vesperon gvidos Molier Ngangu kaj Fundu Mitakukidi kun Esperanta ensemblo Vigla Muziko. Ĝis la 17-a de aprilo 2010 eblas aliĝi al la promocia vojaĝo al Afriko dum la 2-16-a de aŭgusto 2010 kun rabato de 900 USD do anstataŭ 2400 USD sufiĉas pagi 1500 USD.
(el Internacia Klubo Esperantotur En Bydgoszcz, Pollando)