Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Eldoniĝis tri-lingva periodaĵo Semajno de Monda Ekspozicio
2010-04-08

Teksto kaj fotoj de Zhao Xi

 


La gazetara konferenco pri fondo de Semajno de Monda Ekspozicio  

 


La unua numero de Semajno de Monda Ekspozicio

 

 

    La 6-an de aprilo okazis en Pekino gazetara konferenco pri fondo de Semajno de Monda Ekspozicio en la ĉina, angla kaj japana lingvoj, en kiu prezentiĝis la tri-lingvaj eldonoj de la revuo. La revuo estas la unika ŝtat-nivela periodaĵo pri ŜEM.

 

     Wang Qishan, vicĉefministro de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro, estro de la Organiza Komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (OKŜME), kaj Yu Zhengsheng, sekretario de la Partia Komitato de Ŝanhajo, kaj la unua vicestro de OKŜME, respektive skribis antaŭparolojn por Semajno de Monda Ekspozicio titolitajn “Ĉio komenciĝos de ŜME” kaj “Bela urbo, bela vivo”.

 

    Semajno de Monda Ekspozicio estas unika ŝtat-nivela kaj trilingva periodaĵo pri ŜME por vizitantoj de ŜME kaj legantoj el la kampoj entreprena, scienc-teknika kaj ekspozic-organiza. Oni eldonos sume 24 numerojn de la revuo de aprilo ĝis novembro de 2010.

 

    Semajno de Monda Ekspozicio havas rubrikojn “ekskluzivaj artikoloj”, “pavilonoj”, “ĉinaj rakontoj”, “scienc-tekniko kaj medioprotekto”, “literaturo kaj arto”, “kolorriĉa Ŝanhajo” kaj “informoj”. La revuo per facila lingvaĵo disvastigas la ideon de la Monda Ekspozicio, registras la paŝojn kaj progreson de ŜME, ĝustatempe liveras diversajn informojn, raportas la distingajn programerojn de la ekspozcio kaj popularigas la kulturon de la Monda Ekspozicio, kaj samtempe konigas al la eksterlandaj legantoj disvolviĝon kaj ŝanĝiĝon de Ĉinio.

 

    Semajno de Monda Ekspozicio haveblos en la ĝardeno de ŜME, volontulaj servejoj, hoteloj, flughavenoj, gazet-butikoj k.a.

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng