2010-04-08
La Tajlanda Pavilono kun areo de ĉ. 3117 kvadrataj metroj konsistas el 3 eksponejoj nomataj: “Harmonia vojaĝo historia”, “Malsamaj sonoj kaj kordoj” kaj “Tajlandanoj en harmonio”.
Ĉeftemo: Daŭrigebla vivmaniero
Trajtoj: Montro de densaj karakterizoj kun tipa tajlanda stilo
Loko: En la zono B de la ĝardeno ŜME
La Tajlanda Pavilono montros al la tuta mondo diversflankajn progreson kaj disvolvon de Tajlando per brilaj eksponado kaj prezentado, kies kerno estas harmonio kaj akordiĝo kun la signifo, ke sur la teritorio de Tajlando diversetnaj tajlandanoj kredantaj je diversaj religioj harmonie unuiĝas sub la reĝimo de la nacio, religio kaj reĝo kaj ke la humanisma vivo, naturo kaj medio de Tajlando en harmonio akordiĝas kun disvolviĝo de la ekonomio, scienco kaj teknologio de la mondo.
La Tajlanda Pavilono kaj ĝia eksponado spertigos al la vizitantoj per grandiozaj vidaĵoj la kulturan kvintesencon de Tajlando kaj vivmanieron de ĝia popolo kun la historio de centoj da jaroj.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua
|