2010-04-08
Pakistana Pavilono similas al kastelo konstruita en la 16a jarcento en Lahoro laǔ proporcio 1:1. La "kastelo" en la zono de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio montras modernecon de Pakistano.
Temo: Harmonio surbaze de urba diverseco
Trajto: Projektita laŭ kastelo en Lahoro, Pakistano
Loko: En la zono A de la ĝardeno de ŜME
En la Pakistana Pavilono oni povas spekti la disvolvadon de urboj kaj urbetoj de Pakistano, la pejzaĝon de ĝia ĉefurbo Islamabado, konatiĝi kun religioj kaj nacioj de Pakistano.
Amikeco inter Ĉinio kaj Pakistano manifestiĝas en la pavilono. Oni povas ne nur retrospekti la vidindaĵojn sur la Silka Vojo, sed ankaǔ ĝui naciajn dancojn, esoteran rostaĵon, densan lakt-teon kaj metiarton de bronzaĵoj kaj vitraĵoj.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |