La informcentro de ŜME okazigis la unuan gazetaran konferencon
2010-04-09
La 7-an de aprilo la informcentro de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) okazigis sian unuan gazetaran konferencon. En la konferenco Song Chao, direktoro de la centro, diris, ke bone servi al vehikloj en ilia laboro, faciligi intervjuadon de raportistoj ĉinaj kaj alilandaj, kaj montri al ili perfektan Ŝanhajon estas grava tasko por sukcesigi ŜME. Nun ĉefaj laborejoj de raportistoj estas finkonstruitaj.