Malnova Paĝaro >>>
Serĉu laŭ dato:
 
Foiro en Harbin akcelas komercojn inter Ĉinio kaj Rusio
2010-04-09

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 


Gazetara konferenco 
 


Sun Yao  

 


Eksterlandaj komercistoj en lasta foiro 

 

    La 26an de marto gazetaran konferencon en Pekino okazigis la organiza komitato de la 21a ĉina internacia ekonomia kaj komerca foiro en Harbin. Sun Yao, vicestro de provinco Heilongjiang, diris en la konferenco, ke kadre de la kunlabora programo farita de Ĉinio kaj Rusio, la foiro en Harbin estas la plej granda eksponado de ekonomiaj, komercaj kaj sciencteknikaj kunlaboroj de Ĉinio kun Rusio kaj la orient-eŭropa regiono. Ili antaŭenigos efikajn kunlaborojn kaj konekton pri komerco, scienctekniko kaj investado inter si.

 

    La foiro kun tri mil budoj en la areo de 86 mil kvadrataj metroj okazos en Harbin, ĉefurbo de provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, inter la 15a kaj 19a de junio. Cent mil komercistoj en- kaj eksterlandaj el 80 landoj kaj regionoj partoprenos la foiron.

 

(Redaktoro: Liu Zijia)

 
 
Lastatempe eldoniĝis la papera“Espero.com.cn 2009".Ĝi estas 49-paĝa revuo kun formato de 22x28 cm, kolektante pli ol 100 fotojn modernajn kaj historiajn kaj pli ol 20 interesajn artikolojn, prezentas al la legantoj la ĉinan vivon, kulturon, ekonomion kaj informojn pri Esperanta movado.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

 

 





 

Harmonio Pliaj


 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng