Inaŭguriĝis en Xi'an la Eksponado kaj Demonstro de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Okcidenta Ĉinio
2010-04-09
Metiistino el Guizhou batikigas vestaĵojn en la ekspozicio.
La 7-an de aprilo malfermiĝis en Xian, nordokcidenta Ĉinio, Eksponado kaj Demonstro de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Okcidenta Ĉinio, organizita de la Kultura Ministerio de Ĉinio kaj registaro de Shaanxi-provinco. Tie eksponiĝas ĉ. 100 heredaĵoj ŝtat- kaj provinc-nivelaj, kiaj art-prezentado, metio-demonstro kaj manĝaĵo-preparado.