2010-04-09
Vespere de la 8-a de aprilo pekinaj esperantistoj renkontiĝis kun samideano Elisabeth Lambert el Francio en la hejmo de Freŝa Maro (Ye Nianxian), filo de fama ĉina verkisto Cicio Mar kaj afabla esperantisto, kiu ofte gastigas diverslandajn samideanojn en sia kvadrata korto en tipa pekina stilo.
En Pekino, samideano Elisabeth Lambert jam vizitis la Pekinan Zoologian Ĝardenon kaj la Ĉielan Altaron, renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri lingvo-lernado. Krom la Granda Muro, pri kiu ŝi sopiras longe, ŝi planas viziti ankaŭ Wuhan kaj aliajn lokojn de Ĉinio.
Antaŭ Pekino, ŝi vojaĝis en Nankino kaj Ŝanhajo, konatiĝis kun lokaj samideanoj.
(Kontribuo de Zheng Bocheng)
Redaktoro: Wang Lihua
|