2010-04-09
Ĉeftemo: Riĉeco, talento kaj medio
Aspekto: Granda blanka bovlo
Areo: 3 mil kvadrataj metroj
Loko: Zono C en la Ĝardeno de ŜME
Pavilona Tago: La 27-a de majo
Finna Pavilono aspektas kiel granda blanka bovlo. Ĝia projekta inspiro venis el rifoj, ondoj, ĉielo kaj eĉ praarbaro.
La projekto de la "bovlo" enkorpigis multajn novtipajn konceptojn pri mediprotekto. La malfermitaj partoj sur muroj kaj tegmento utilas al aerumado; novtipaj malpezaj muroj kaj unika fenestra strukturo mildigas varmecon de la sunbrilo; kaj plantoj sur la tegmento ekvilibrigas varmoŝarĝon.
La "bovlo" montras finnajn ekologian kreivon kaj altteknologion surbaze de daŭrigebla disvolvado. Ĉiuj konstruaj materialoj de la pavilono estas mediprotektaj kaj reutiligeblaj. En ornamado de eksteraj muroj oni unuafoje prove uzas novtipajn kunmetitan materialon.
La Finna Pavilono montras perspektivon de bela vivo: libereco, kreado, kreivo, loĝkvartala spirito, sano kaj naturo. Ĉio ĉi tio en harmonia tuto donas al ni idealan platformon por la feliĉa vivo.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |